|
Sunday, July 22, 2007
Novaj retpagxoj
Mi kreas novajn retpagxojn por miaj verkoj kaj en Esperanto kaj en la angla: http://homepage.mac.com/sylvanzaft
pripensulo at 6:19:39 PM EDT
Permalink
| Blog about this entry
| Add to del.icio.us | digg this
This entry has comments: Add your own
Wednesday, November 17, 2004
Is he a puppet or a puppet-master?
Pat Oliphant has a cartoon today showing President Bush holding a parrot which has the face of his nominee for Secretary of State, Condoleeza Rice. Bush is saying, "How Woodums wike to be Secwetaway of State?" and the Condoleeza Rice parrot answers, "Awwrk!! OK, Chief! Anything you say, chief. You bet, chief! You're my HERO, chief!"
What is fascinating about this is all the cartoons that I seem to remember from four years ago, back when Bush became president, showing Dick Cheney as the puppet-master and Bush as the puppet.
pripensulo at 4:00:48 PM EST
Permalink
| Blog about this entry
| Add to del.icio.us | digg this
This entry has comments: Add your own
Saturday, November 13, 2004
Gajnoperdo pri ventpotenco
Unu el la bazaj konceptoj de ekonomiko estas la koncepto "gajnoperdo". Por cxiu gajno, oni perdas aux rezignas ion alian. Se oni acxetas ion per iuj unuoj da mono oni ne povas acxeti alian dezirajxon per tiuj samaj unuoj da mono. Se dum du horoj oni gxuas kinofilmon oni ne povas dum tiuj du horoj gxui concerton simfonian. Iuj homoj estas tiel ricxaj mone ke ili povas acxeti iujn ajn acxetajxojn kiujn ili deziras, sed neniu homo estas tiel ricxa tempe. Oni devas elekti, kaj kiam oni gajnas ion oni perdas, oni rezignas alian.
En Usono, kiel en multaj aliaj landoj, estas multaj aktivuloj pri la vivmedio. Tiaj aktivuloj diras ke oni devas krei elektropotencon sen bruli karbon aux tergazon pro tio, ke tiuj malpurigas la medion. La aktivuloj diras ke oni devas krei elektropotencon sen nuklea potenco pro tio, ke tia potenco kauzas grandajn riskojn. Oni devas uzi puran maldangxeran potencfontojn kiel ventpotenco aux sunpotenco.
En la sxtato Massachusetts, kie vivas Senatoroj Ted Kennedy kaj John Kerry, vivas multe de tiaj aktivuloj. Oni supozus ke tiuj bonvenigus grandan ventpotencentralon pro ties pureco.
Nun en tiu sxtato firmao Cape Wind Associates proponas konstrui tian ventpotenco-centralon en la markolo Nantucket kiu situas inter la insuloj Nantucket kaj Martha's Vineyard, kaj la kabo Cod. Multaj ricxaj medioaktivuloj gxuas domojn aux somerdomojn en tiu regiono. Ili tute ne bonvenigas la proponon.
La firmao proponas konstrui 130 ventmuelojn en la markolo kiu produktos suficxe da elektropotenco por doni tri kvaronojn de la elektropotenco bezonata en la regiono.
La tieuloj kiuj gxenerale estas bonaj medioamantoj ne deziras persone vidi tiajn ventmuelojn. Ili deziras ke oni konstruu ventmuelojn en aliaj lokoj kie la medioamantaj aktivuloj de la regiono de la markolo Nantucket ne vidos ilin sed simple gxuos la puran potencon kreatan en aliaj lokoj.
Ili ja deziras gxui puran elektropotencon sed ili tute ne deziras havi la produktilojn en la propra cxirkauxajxo. Ili plendegas pri ties malbeleco.
Laux ili, la pureco de la energio tute ne valoras la perdon de ia beleco de la propra cxirkauxajxo.
---------------------------------------------
Noto: Kiam mi vizitis Lübeck en norda Germanio en 2001 mi vidis tiajn ventmuelojn en la maro. Ili belaspectis je miaj okuloj.
pripensulo at 8:58:24 PM EST
Permalink
| Blog about this entry
| Add to del.icio.us | digg this
This entry has comments: Add your own
Wednesday, November 10, 2004
Tre Sukcesa Usonano
Li naskigxis en la dudekaj jaroj de la lasta jarcento. Nun li havas pli ol okdek jaroj. Li multe legas. Li guxas bonan sanon.
Li nur cxeestis la lernejon dum kvin jaroj. Li laboris en fabrikejoj. Dum multaj jaroj li estis spertulo pri tre grandaj patricoj. Poste li farigxis veldisto. Li veldis bremsojn por vagonaroj. Cxar malbona veldo povas dangxerigi homojn, oni kontrolis la veldojn per X-radioj.
Li kredas ke oni devas sin pagi antaux ol aliajn pagi. La tutan vivon li sxparas 15% de siaj enspezoj.
Kiam li estis en siaj sesdekaj jaroj li emeritigxis kaj ricevis pension kaj socialan asekurecon. Baldaux, malfelicxe, la edzino malsanigxis kaj mortis.
Post iuj jaroj li decidis ke la vivo estas tro teda; li devis labori malgraux tio, ke li tute ne bezonis pli da mono. Li dungigxis cxe Wal-Mart kie li nun laboras dum 12 jaroj. Tie li salutas acxetantojn kiam tiuj eniras la vendejon. Kiam li suspektas ke iu sxtelas, li informas la sekurigistojn de la vendejo. La kunlaborantoj altestimas lin.
En granda komforta ununivela domo en tre bona kvartalo de mezusona urbo li logxas. Li posedas la domon. Mankas al li sxuldoj. De la domo oni povas facile piediri al luksaj domegoj. Mi ne scias kiom da centmildolaroj li posedas. Li ade ricevas pension kaj socialan asekurecon kaj se li decidus emeritigxi cxe Wal-Mart li ricevus duan pension.
Tiu uonano nigrula kiu nur atingis la kvinan nivelon en la lernejo ja estas tre sukcesa.
Usono ja estas lando de bonegaj eblecoj.
pripensulo at 1:04:22 PM EST
Permalink
| Blog about this entry
| Add to del.icio.us | digg this
This entry has comments: Add your own
Monday, November 8, 2004
Pronoma malfacilajxo legante la francan de Proust
Unu el la plej famaj verkistoj de la lasta jarcento estas la franca romanisto Marcel Proust. La majstroverko de Proust estas A la recherche du temps perdu (Sercxante tempon perditan). Tiu verko estas sepologio kiu havas tri mil pagxojn.
Dum pli ol kvindek jaroj mi legas la francan, kaj mi povas kompreni tion, kion verkas multaj auxtoroj franclingvaj. Mi ecx angligis iujn franclingvajn pagxojn de Claude Piron kaj la auxtoro aprobis mian tradukon.
Tamen mi alfrontas grandan malfacilajxon legante la majstroverkon de Proust.
En la sepdekaj kaj okdekaj jaroj mi legis en la franca duonon de la verko. Tiam mi taksis mian komprenon je 80%. Cxijare mi rekomencas legi la unuan parton uzante bonan novan anglan tradukon por kontroli mian komprenon aux miskomprenon.
Mi malkovris ke mi faras multege da eraroj kiam mi legas la unuan parton de la sepologion. Mi cerbumis por malkovri la kialon de miaj eraroj. Jen unu:
Nu, Proust certe ne estas facile legebla. Li estas fama por sia tre longaj kaj malsimplaj frazoj. En tiuj frazoj li, kompreneble, uzas multajn pronomojn.
Kaj en mia denaska lingvo kaj en Esperanto kompreni pronomojn estas simpla afero. Unu pronomo estas por viroj (he en la angla kaj li en Esperanto). Alia estas por virinoj (she en la angla kaj sxi en Esperanto). Kaj tria pronomo estas por tio, kio estas nek por viro kaj nek por virinoj (it en la angla kaj gxi en Esperanto).
En la franca cxiu substantivo estas aux vira aux ina. Tabloj, sxtonoj kaj barboj estas inaj, kaj jxurnaloj, cirkloj kaj mamoj estas viraj. Unu el la unuaj lecionoj, kiam mi komencis lerni la francan, estas ke mankas logiko pri la ineco aux vireco de francaj substantivoj.
La franca vorto por persono (personne) estas ina substantivo ecx kiam tiu persono havas barbon kiel Karlo Markso. La franca vorto por estulo (être) estas vira substantivo ecx kiam tiu estulo havas mamojn kiel Marilyn Monroe.
En la franca oni uzas la pronomon il kiam la substantivo estas vira kaj oni uzas la prononon elle kiam la substantivo estas ina. Mankas en la franca tia pronomo kia it aux gxi.
En la longaj frazoj de Proust okazas ke li uzas la vorton être (estulo) kiam li skribas pri Odette (virino amata de Swann, kiu estas viro). En tiuj longaj frazoj protio, ke li unue uzas la substantivon être, kiu estas vira, li devas uzi la viran pronomon il malgraux tio ke li skribas pri virino.
En la longaj frazoj de Proust okazas ke li uzas la substantivon personne (persono) kiam li skribas pri la viro Swann. En tiuj longaj frazoj pro tio, ke li unue uzas la substantivon personne, kiu estas ina, li devas uzi la inan pronomon elle malgraux tio ke li skribas pri viro.
Mi tre ofte konfuzigxas cxar kiam mi vidas la pronomon il mi auxtomate supozas ke Proust skribas pri viro kaj kiam mi vidas la pronomon elle mi auxtomate supozas ke Proust skribas pri virino. Tamen ofte malas.
Ecx post duonjarcento de legado en la Franca mi ne povas senerare legi tiujn longajn frazojn de la majstroverko de Marcel Proust.
pripensulo at 9:33:17 PM EST
Permalink
| Blog about this entry
| Add to del.icio.us | digg this
This entry has comments: Add your own
Wednesday, November 3, 2004
Virinoj Sukcesas en Islama Lando
Algerio estas granda araba islama lando en Nordafriko. En tiu lando de pli ol tridek milionoj da homoj multaj virinoj sukcesas. La cxefo de la nacia posxtsistemo estas virino Ghania Houadria. Sxi estras dudek kvin mil homojn. En la universitatoj nun studas pli da virinoj ol da viroj. Multaj virinoj igxas kuracistoj. Ofte nun oni vidas inan kuraciston kun viran flegiston.
Pli kaj pli la sukcesnivelo de virinoj en Algerio plialtigxas.
pripensulo at 10:28:43 PM EST
Permalink
| Blog about this entry
| Add to del.icio.us | digg this
This entry has comments: Add your own
Eks-Esperantisto Malvenkas
George Soros estas filo de Tivador Soros kio verkis la libron Maskerado Cxirkaux la Morto. Tiu libro priskribis kiel la verkisto ruze protektis sian judan familion en Hungario dum la Dua Mondmilito.
Post la milito George Soros laboris iome por Esperanto sed finfine decidis ke la lingvo ne havas valoron. Li malkovris ke li estas financa geniulo kaj gajnis milmilionojn da dolaroj.
En la lastaj jaroj la ricxegulo George Soros decidis ke oni devas venki la usonan prezidenton George W. Bush. Soros diris ke li donus siajn ricxajxojn por venki tiun prezidenton.
Fakte li donis pli ol dudek ses milionojn da dolaroj al organizajxoj kiuj laboros tiucele. Aliaj ricxeguloj simile donis multajn milionojn. Entute homoj donis almenaux ducent milionojn da dolaroj por venki Bush.
Unu el la organizajxoj kiuj ricevis tiujn milionojn de George Soros estas moveon.org. Alia estas ACT (Americans Coming Together--Usonanoj kunigxante). Oni uzis la milionojn por pagi dekmilojn da homoj kiuj laboros venki la prezidenton Bush. Tiuj laborantoj enskiribis multegajn homojn kiel vocxdonantoj. La organizajxo pagis por televida reklamo kiu kontrauxis la prezidenton.
Hieraux George W. Bush venkis helpante de milionoj da volontuloj. En la sxtato Ohio 85 000 volontuloj por Bush kontaktigis vocxdonantojn. Ofte tiuj, kiun ili kontaktigis, estas siaj amikoj aux siaj parencoj. En Ohio ACT pagis laboristojn por ke tiuj vizitu vocxdonantojn kiujn ili tute ne konis.
Bush gajnis tri milionojn da individuaj vocxoj pli ol lia kontrauxulo Senatoro Kerry gajnis. Bush gajnis pli da individuaj vocxoj ol iu ajn Usona prezidenta kandidato en la tuta historio de la nacio.
Bush estos prezidento dum la venontaj kvar jaroj.
Peggy Noonan, kiu verkis paroladojn por Prezidento Ronald Reagan en la okdekaj jaroj skribis, "George Soros ne povas acxeti venkon en prezidenta elekto."
La venko de George W. Bush estas malvenko de la eks-Esperantisto.
pripensulo at 10:05:46 PM EST
Permalink
| Blog about this entry
| Add to del.icio.us | digg this
This entry has comments: Add your own
Friday, October 29, 2004
La nigrula knabeco de Thomas Sowell
Hodiaux Thomas Sowell estas fama Usona ekonomikisto, la auxtoro de dekoj da libroj.
Thomas Sowell naskigxis en la suda sxtato Nordkarolino en 1930. La familio estis, laux niaj nunaj normoj, ege malricxa. En A Personal Odyssey li priskribas la familian domon en Charlotte, Nordkarulino:
"Kiel la plejparto de la tieaj domoj, mankis al la nia tiaj luksoj kiel elektropotenco, tutdoma forno, akvohejtilo. Estis salono, kuirejo kaj du dormcxambroj....La necesejo estis shedeto cxe la malantauxa parto de la domo. Por bani oni hejtis akvon sur la kuireja forno...."
Neniam tiam li pensis ke la familio estas malricxa. Tiu nigrula knabo ne pensis ke la plejparto de Usonanoj estas blanka.
En 1939 la familio translokigxis. Nun ili logxis en la nigrula kvartalo Harlem en la plej granda Usona urbo Novjorko. Tiu kvartalo ne estis tre dangxera. Dum la somero, kiam varmegis, homoj sendangxere dormis en la parko.
La knabo sukcesis en la lernejoj. Unu someron iu nekonata blankulo donis monon por ke nigrula knabo cxeestu infankampon. Oni mensogis al la knabo dirante ke li ne estos la sola nigrula infano en la kampo.
En tiu somera kampo Thomas malkovris ke blankuloj ege malsamas. Iuj estis ofendemaj; aliaj trohelpemaj. Iuj amikigxis je li; aliaj, ne.
Unu malgranda knabo havis demandon por Thomas.
"Tommy...?"
"Nu..."
"Cxu vi povas klarigi ion?"
"Kio?"
"Kial vi ... ne kondutas same kiel nigruloj kiujn mi vidas en kinofilmoj?"
Post iom da pensado, Thomas diris, "Nu, oni pagas tiujn por tiel konduti, kaj mi ne ricevas tian pagon."
Kompreneble, en tiuj jaroj nigruloj en kinofilmoj preskaux cxiam malinteligente kondutis.
pripensulo at 8:27:14 PM EDT
Permalink
| Blog about this entry
| Add to del.icio.us | digg this
This entry has comments: Add your own
Thursday, October 28, 2004
Rulsegxuloj
Hieraux mi, kun alia Esperantisto cxiloka, vizitis la urbon universitatan Ann Arbor. Matene estis pluvebleco, do ni iris meztage.
Unue ni tagmangxis en agrabla restoracio Zingerman's Roadhouse. Kutime ni vizitas la Universitaton de Misxigano, sed pro tio ke sunbrilis mi sugestis promenon en bela parko Geddes laux la Rivero Huron.
La rivero tie estas largxa. Ni vidis iujn boatojn. La folioj flavigxas, brunigxas, rugxigxas. Ni tre gxuis la promenon.
Aron da rulsegxuloj ni pasis, kaj denove mi ekkomprenis ke dum sep jardekoj mi gxuas bonan sanon kaj la kapablon piediri.
Utilan libron anglan pri felicxo verkis Dennis Prager. En tiu libro li diras ke unu el la kauxzoj de felicxo estas dankeco. Vidante tiujn rulsegxulojn mi memoris esti dankema ke mi povas piediri.
Oni povas kapablojn tre rapide. Ke mi konservas tiun kaj tiom da aliaj dum preskaux sepdek jaroj estas mirinda kaj unu el miloj da kialoj por dankeco.
pripensulo at 7:42:01 PM EDT
Permalink
| Blog about this entry
| Add to del.icio.us | digg this
This entry has comments: Add your own
Dangxeraj lernejoj
Dum 33 jaroj mi instruis en mezlernejoj en la plej granda urbo en Misxigano, Detroit (Nacilingve oni prononcas l vorton jene: Ditrojt). De 1959 gxis 1982 mi instruis en dangxeraj lernejoj.
Kvarfoje mortigoj okazis en aux tre apude de la lernejoj. Unufoje studanto trancxilmortigis alian studanton dum disputo pri cxapelo. Unufoje studanto pafmortigis alian dum disputo pri leda jako. Je alia fojo studanto pafmortis alian studenton kiu estris achbandaron kiu longdauxre persekutis lin. (Mi verkis rankonton pri tio, "Kalifornien", kiu aperis en Fonto.) Laste, studantino mortigis ulon kiu tre gxenis kaj menacis sxin.
Tiuj mortigoj okazis dum aux jxus antaux la lernejaj horoj.
Aliaj studantoj mortis pafe fore de la lernejoj. Okazis ke iu bona studanto iris al festo kie oni pafmortis lin.
Iam instruistoj suferis. Studanto koleris je iu instruisto de mia fako kaj frakasis segxon sur la kapon de tiu malbonsxanca ulo. La instruisto tiel suferis ke li neniam denove instruis.
Jes, ja, dum multaj jaroj mi instruis en dangxeraj lernejoj.
pripensulo at 5:19:24 PM EDT
Permalink
| Blog about this entry
| Add to del.icio.us | digg this
This entry has comments: Add your own
|