Ads are not an endorsement by the blog author.

Pripensulo

Public Journal
 Back to Journal Archives | Subscribe to Alerts Alerts Subscribe to Alerts | Feeds
< Rulsegxuloj
Thursday, October 28, 2004
Eks-Esperantisto  >
Wednesday, November 3, 2004
October 2004
Friday, October 29, 2004

La nigrula knabeco de Thomas Sowell


Hodiaux Thomas Sowell estas fama Usona ekonomikisto, la auxtoro de dekoj da libroj.

Thomas Sowell naskigxis en la suda sxtato Nordkarolino en 1930. La familio estis, laux niaj nunaj normoj, ege malricxa. En A Personal Odyssey li priskribas la familian domon en Charlotte, Nordkarulino:

"Kiel la plejparto de la tieaj domoj, mankis al la nia tiaj luksoj kiel elektropotenco, tutdoma forno, akvohejtilo. Estis salono, kuirejo kaj du dormcxambroj....La necesejo estis shedeto cxe la malantauxa parto de la domo. Por bani oni hejtis akvon sur la kuireja forno...."

Neniam tiam li pensis ke la familio estas malricxa. Tiu nigrula knabo ne pensis ke la plejparto de Usonanoj estas blanka.

En 1939 la familio translokigxis. Nun ili logxis en la nigrula kvartalo Harlem en la plej granda Usona urbo Novjorko. Tiu kvartalo ne estis tre dangxera. Dum la somero, kiam varmegis, homoj sendangxere dormis en la parko.

La knabo sukcesis en la lernejoj. Unu someron iu nekonata blankulo donis monon por ke nigrula knabo cxeestu infankampon. Oni mensogis al la knabo dirante ke li ne estos la sola nigrula infano en la kampo.

En tiu somera kampo Thomas malkovris ke blankuloj ege malsamas. Iuj estis ofendemaj; aliaj trohelpemaj. Iuj amikigxis je li; aliaj, ne.

Unu malgranda knabo havis demandon por Thomas.

"Tommy...?"

"Nu..."

"Cxu vi povas klarigi ion?"

"Kio?"

"Kial vi ... ne kondutas same kiel nigruloj kiujn mi vidas en kinofilmoj?"

Post iom da pensado, Thomas diris, "Nu, oni pagas tiujn por tiel konduti, kaj mi ne ricevas tian pagon."

Kompreneble, en tiuj jaroj nigruloj en kinofilmoj preskaux cxiam malinteligente kondutis.



pripensulo at 8:27:00 PM EDT Blog about this entry
This entry has 0 comments: (Add your own)