Gajnoperdo pri ventpotenco
Unu el la bazaj konceptoj de ekonomiko estas la koncepto "gajnoperdo". Por cxiu gajno, oni perdas aux rezignas ion alian. Se oni acxetas ion per iuj unuoj da mono oni ne povas acxeti alian dezirajxon per tiuj samaj unuoj da mono. Se dum du horoj oni gxuas kinofilmon oni ne povas dum tiuj du horoj gxui concerton simfonian. Iuj homoj estas tiel ricxaj mone ke ili povas acxeti iujn ajn acxetajxojn kiujn ili deziras, sed neniu homo estas tiel ricxa tempe. Oni devas elekti, kaj kiam oni gajnas ion oni perdas, oni rezignas alian.
En Usono, kiel en multaj aliaj landoj, estas multaj aktivuloj pri la vivmedio. Tiaj aktivuloj diras ke oni devas krei elektropotencon sen bruli karbon aux tergazon pro tio, ke tiuj malpurigas la medion. La aktivuloj diras ke oni devas krei elektropotencon sen nuklea potenco pro tio, ke tia potenco kauzas grandajn riskojn. Oni devas uzi puran maldangxeran potencfontojn kiel ventpotenco aux sunpotenco.
En la sxtato Massachusetts, kie vivas Senatoroj Ted Kennedy kaj John Kerry, vivas multe de tiaj aktivuloj. Oni supozus ke tiuj bonvenigus grandan ventpotencentralon pro ties pureco.
Nun en tiu sxtato firmao Cape Wind Associates proponas konstrui tian ventpotenco-centralon en la markolo Nantucket kiu situas inter la insuloj Nantucket kaj Martha's Vineyard, kaj la kabo Cod. Multaj ricxaj medioaktivuloj gxuas domojn aux somerdomojn en tiu regiono. Ili tute ne bonvenigas la proponon.
La firmao proponas konstrui 130 ventmuelojn en la markolo kiu produktos suficxe da elektropotenco por doni tri kvaronojn de la elektropotenco bezonata en la regiono.
La tieuloj kiuj gxenerale estas bonaj medioamantoj ne deziras persone vidi tiajn ventmuelojn. Ili deziras ke oni konstruu ventmuelojn en aliaj lokoj kie la medioamantaj aktivuloj de la regiono de la markolo Nantucket ne vidos ilin sed simple gxuos la puran potencon kreatan en aliaj lokoj.
Ili ja deziras gxui puran elektropotencon sed ili tute ne deziras havi la produktilojn en la propra cxirkauxajxo. Ili plendegas pri ties malbeleco.
Laux ili, la pureco de la energio tute ne valoras la perdon de ia beleco de la propra cxirkauxajxo.
---------------------------------------------
Noto: Kiam mi vizitis Lübeck en norda Germanio en 2001 mi vidis tiajn ventmuelojn en la maro. Ili belaspectis je miaj okuloj.
pripensulo at 8:58:00 PM EST Blog about this entry